Listo de kancelieroj de Germanio

Kanceliero (germane: Kanzler) estas en Germanio la titolo de diversaj altrangaj funkciuloj, kiel ekzemple administranto en universitato. Sed precipe oni celas la estron de la registaro.

Pro historiaj kialoj, en 1867 Otto von Bismarck elektis la titolon Federacia Kanceliero Bundeskanzler por la Nordgermana Federacio. En 1871 la titolo fariĝis Regna Kanceliero, kaj kiam en 1949 fondiĝis Federacia Respubliko Germanio, denove Federacia Kanceliero.

Dum la Nordgermana Ferderacio kaj la Germana Imperiestra Regno, la kanceliero estis nomumita de la prezidanto de la Federacia Konsilio, tio estis la prusa reĝo. Ekde 1919 la kancelieron nomumis la Regna Prezidanto, sed la parlamento rajtis malelekti lin. Ekde 1949, nur la parlamento rajtas elekti kaj malelekti la kancelieron.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search